Brunuleto (en angla, brownie, en skotgaela, brùnaidh) estas feo, spirito aŭ hejmdiaĵo en brita folkloro, kiu onidire aperas nokte dum ĉiu dormas, kaj faras tasketojn. Kontraŭ tiu servo, la dommastro devas meti bovlon da lakto aŭ kremo antaŭ la fajrejo. Brunuletoj estas tre ofendiĝemaj, kaj tuj forlasos domon, se oni insultas ilin. Ili estas similaj al rusaj domspiritojgnomoj.

Brunuleto
Informoj
Eble sama slava koboldo
vdr

Originale, brunuletoj estis protektaj diaĵoj, kiel romiaj laresoj. Brunuletoj estas kutime malgrandaj, brunhaŭtaj, kaj harkovritaj. En malnovaj rakontoj, ili estis homgrandaj, sed en novaj rakontoj ili ofte estas nanaj kaj kadukaj. Ili povas fariĝi nevideblaj, kaj transformi sin en bestojn. Ili estas aŭ nudaj aŭ ĉifonulaj. Malgraŭ tio donacoj de vestaĵoj ofendas ilin.