Buĥto (ĉeĥe buchta) estas negranda bakaĵo ortangula aŭ ovala, ordinare farĉita per pruna marmelado, per kazeo aŭ per papavo muelita kun sukero; industrie oni metas la buĥtojn en oblongan ladan ujon, kie ili kuŝas unuj apud la aliaj kiel brikoj, kaj rigardate de supre la fendoj inter ili formas kradon; dum bakado ili kunbakiĝas tiel, ke poste oni devas ilin deŝiri kvazaŭ poŝtmarkojn.

Ĉeĥa kuirarto - Ĉeĥaj buĥtoj

Ĉe buchta la radiko buch estas prononcvarianto de la radiko puch en la vorto napuchlý pufiĝinta. Buĥtoj ja pufiĝas dum bakado.