Burgo Bodenstein (germane Burg Bodenstein) troviĝas en Wintzingerode, Germanio. Hodiaŭ enestas evangelia renkontiĝcentro.

Burgo Bodenstein

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 27′ 13″ N, 10° 20′ 33″ O (mapo)51.45361111111110.3425Koordinatoj: 51° 27′ 13″ N, 10° 20′ 33″ O (mapo)
Burgo Bodenstein (Turingio)
Burgo Bodenstein (Turingio)
DEC
Burgo Bodenstein
Burgo Bodenstein
Situo de Burgo Bodenstein
Burgo Bodenstein (Germanio)
Burgo Bodenstein (Germanio)
DEC
Burgo Bodenstein
Burgo Bodenstein
Situo de Burgo Bodenstein
Map
vdr
Teraso de Burgo Bodenstein

Historio redakti

Ĉe la okcidenta rando de la montaro Ohmgebirge leviĝas disde dekliva roko la pitoreska burgo Bodenstein. Ĝi nomiĝas inter la plej belaj burgaj kompleksoj de Meza Germanio. En la regiono Eichsfeld ĝi konserviĝis plej bone inter ĉiuj burgoj de la regiono. Ĝia unua mencio estis en la jaro 1098-a; inter la 11-a kaj la 13-a jarcento ĝi estis posedaĵo de la dinastianoj de Bodenstein.

Famaj Wintzingerode-anoj redakti

Inter 1448 kaj 1945 posedis la tuton la dinastio von Wintzingerode, kiu plurfoje alikonstruigis la tuton. El tiu ĉi familio devenis multaj elstaruloj, ekz. Barthold von Wintzingerode kiu enkondukis Reformacion en la Distrikto tribunala de Bodenstein. Kvar vilaĝoj plusaj (Kirchohmfeld, Wehnde, Tastungen, Kaltohmfeld) estas ĝis hodiaŭ protestantismaj enklavoj en la katolika Eichsfeld-teritorio. Menciindas krome Georg Ernst Levin von Wintzingerode, ministro ĉirkaŭ la jaro 1800 en Virtembergo. Pro siaj meritoj li nobeliĝis regna grafo fare de la imperiestro en 1794. Ne prisilentatu ankaŭ Ferdinand von Wintzingerode, rusa generalo ĉefadjutanto de la caro Aleksandro la 1-a; li ege meritis pri la forpelo de francaj trupoj el Ruslando kaj pri la venko ĉe la Batalo de Leipzig.

En 1945 oni sukcesi konvinkis la sovetian administracion ne eksplodigi la burgon. En 1947 venis la bieno en la posedon de la Evangelia Eklezio en Germanio. La iama porpatrina hejmo ripozuma estas nuntempe moderna ripozejo kaj renkontiĝcentro eklezia.

Kapelo redakti

Inter la plej valoraj aferoj nombriĝas sendube la baroka kapelo burga el la 17-a jarcento. Ĝi enhavas barokan orignalan orgenon kiu ĝis hodiaŭ funkcias kaj uzatas dum diservoj respektive koncertoj.

Eksteraj ligiloj redakti