La burgo Ingweiler estas ne plu ekzistanta valburgo ĉe orienta riverbordo de la rivero Odenbach sur la teritorio de la hodiaŭa bieno Ingweilerhof, du kilometrojn sude de la vilaĝo Reipoltskirchen en la distrikto Kusel, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Historio

redakti

La burgo estis konstruita ĉ. 1200 de Johannes de Engelmorwilre. Pli poste la burgo estis posedo de la palatingrafoj de Zweibrücken kaj pli poste posedo de la grafoj de Hillesheim. La burgo ricevis aldonan konstruaĵon en 1730 kaj en 1766 la ekonomiaj konstruaĵoj estis pligrandigitaj. Nenio estas videbla de la iama burgo.

Literaturo

redakti
  • Jürgen Keddigkeit, Ulrich Burkhart, Rolf Übel: Pfälzisches Burgenlexikon III I-N, Kaiserslautern 2005