Burgo Montfort (Palatinato)
La burgo Montfort etas ruino de Spronburgo tri kilometrojn nordokcidente de la komunumo Hallgarten en la distrikto Bad Kreuznach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Historio
redaktiLa burgo estis konstruita ĉ. 1240 de la grafoj de Veldenz por kontroli la apuda armea ŝoseo. La grafoj enoficigis Eberhard von Lautern kiel vasalo.
Ĝis 1432 la burgo restis en posedo de la familio von Lautern, kiu ekde 1247 portis la nomon „von Montfort“.
En la 15a jarcento la loĝantoj de la burgo vivtenis sin kiel rabkavaliroj. En 1456 la trupoj de la Majenca ĉefepiskopo Diether von Mainz kaj la princelektisto Friedrich la 1a de Palatinato okupis la burgon kaj malkonstruigis ĝin.
En 1480 Simon Boos von Waldeck ricevis la burgon kiel hereda feŭdo kun la permeso rekonstrui ĝin. Kvankam ekzistas spuroj de la rekonstruo, ĝi estis ruino por multaj jarcentoj.
Hodiaŭ la ruino estas vizitebla senkoste.
Instalaĵo
redakti-
malsupre - Montforterhof - , supozeble "nova kastelo en la valo"; supre - ruino Montfort
-
Montforterhof (korto)
-
Montforterhof
-
Montforterhof
-
Montforterhof, la tombejo
Literaturo
redakti- Alexander Thon: ...umb sunderlichen frieden, fromen und notz des landes. Belagerung und Untergang pfälzisch-elsässischer Burgen im Mittelalter. In: Olaf Wagner, Heiko Laß (Hrsg.): ... wurfen hin in steine / grôze und niht kleine ... Belagerungen und Belagerungsanlagen im Mittelalter. Beihefte zur Mediaevistik, Nr. 7. Frankfurt am Main u.a. 2006, p. 241−268, ĉi tie: p. 81−88
- Alexander Thon (Hrsg.): Wie Schwalbennester an den Felsen geklebt. Burgen in der Nordpfalz. 1. Aufl. Schnell + Steiner, Regensburg 2005, p. 100–105
Eksteraj ligiloj
redakti- Ruine Montfort Arkivigite je 2016-12-31 per la retarkivo Wayback Machine