Kaba trielo

(Alidirektita el Burhinus capensis)

La Kaba trieloPunktita trielo, Burhinus capensis, estas afrika birdo kiu reprezentas en sudo kaj centro de tiu kontinento -sub Saharo-, krom sudokcidento de Arabio, la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaba trielo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Burhinus Burhinus
Specio: Kaba trielo Burhinus capensis
Lichtenstein 1823
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ili estas mezgrandaj birdoj -ĉirkaŭ 34.41 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 450 g- kun fortikaj kapoj kaj nigroflavaj bekoj, larĝaj flavaj okuloj kaj kamufla bruna plumaro. Diferenco kun aliaj trieloj estas, ke la plumaro estas tute punktita kaj ŝajnas pli malhela, iom ruĝbruna ĉebruste. Kiel en aliaj trieloj la flava okulo estas en la centro de malhela cirklo meze de hela cirklo. Krome ne videblas en flugiloj strioj. Dumfluge en subaj flugiloj estas videbla nigraj horizontala kaj finborda strioj. La kruroj estas dikaj, longaj kaj grizverdaj.

Estas ses subspecioj en diversaj partoj de la teritorio.

Kutimoj redakti

Kvankam temas pri vadbirdo, tiu specio preferas sekajn malfermajn mediojn kun nuda planko, mezdezertaj kaj stepaj. Ili estas ĉefe noktumaj birdoj, laŭ sia laŭta kaj muzika voĉo -kuroliii, tulii- kiu sonas nokte. Estas soleca birdo, malfidema, kaŝema, kio facilas pro ties kamufla plumaro.

Ili vivas ĝis 15 jarojn.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti