Buzd
komunumo en Rumanio
- Buzd ankaŭ estas la hungara nomo de Boz (Doştat).
Buzd (hungare Százbuzd; germane Bussd) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Mediaş. En 1910 ĝi havis 740 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj); en 1992 estis 723 loĝantoj (ciganoj, rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1356. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre apartenas al ĝi Brateiu.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Sibiu
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine