Caballar [kabaLJAR] estas municipo en la sudocentro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Caballar estas etimologie komprenebla kiel Ĉevalejo alude ĉu al bieno ĉu al bredeja tereno.

Caballar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40182
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 3° 58′ U (mapo)41.120833333333-3.965Koordinatoj: 41° 7′ N, 3° 58′ U (mapo) [+]
Alto 1 030 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Caballar (Provinco Segovio)
Caballar (Provinco Segovio)
DEC
Caballar
Caballar
Situo de Caballar
Caballar (Hispanio)
Caballar (Hispanio)
DEC
Caballar
Caballar
Situo de Caballar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caballar [+]
vdr
Caballar en la provinco Segovio.
Panoramo.
Preĝejo.
Malantaŭo de la preĝejo.
Romanika pordego de la preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 76 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 30 km de Segovio, provinca ĉefurbo, 122 km de Madrido kaj 110 km de Valadolido (proksimume). Ĝi limas kun municipoj Turégano, Muñoveros, Valdevacas, Guijar, Cubillo, Carrascal de La Cuesta (Turégano) kaj La Cuesta (Turégano). La loĝloko estas formata de tri apartaj kvartaloj en umbra deklivo (Umbría), sunradia deklivo (Solana) kaj sur la ebenaĵo (Pavía).

La municipa teritorio kuŝas sur la deklivaro de la Sierra de Guadarrama. Fakte, parto de ĝia teritorio estas ene de la Nacia Parko de la Sierra de Guadarrama kaj de la Reto Natura 2000.​

Historio redakti

Estas restaĵoj de Bronzepoko. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La reĝino Urraca donis Caballar, kun aliaj posedaĵojn, al la episkopo de Segovio Pedro de Agén en 1123.​ En tiu tempo oni konstruis la romanikan preĝejon de la Asunción de Nuestra Señora.​

En la Milito de la Komunumoj de Kastilio (1520-1521), la lokano de Caballar Antonio de Cuéllar apogis la komunuman partion. En la 16-a jarcento, dum la regado de Filipo la 2-a, oni vendis la ekleziajn jurisdikciojn. La lokanoj de Caballar aĉetis tiam sian jurisdikcion. En la 18-a jarcento estis iom da tekstila industrio kaj ŝtonminado por la ĉefurbo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj -ĉefe brasikoj kaj fazeoloj- kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe rura turismo (popola arkitekturo) kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj distribuado de porkoviando. Gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj inter kiuj romanika preĝejo de "Asunción" (Ĉieliro), ermitejoj, fontoj ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti