Cacareco ([kakaREko] 1954-1962) estis ina (nigra) kurtbuŝa rinocero ekspoziciita en brazilaj bestoĝardenoj. Ĝi estas konata pro ricevo de multaj voĉoj en la urbaj konsilantaraj elektoj de 1958 en São Paulo kiel formo de protesta voĉdono. Elektaj oficialuloj ne akceptis la kandidatecon de Cacareco, sed ĝi fine gajnis 100.000 voĉojn, pli ol iu alia partio en tiu sama elekto (kiu ankaŭ estis karakterizita je forta foresto). La esprimo "voto Cacareco" (Cacareco-voĉdono) estas ofte uzata por priskribi voĉdonojn de protesto en Brazilo. La kandidateco de Cacareco inspiris la Rinoceran Partion de Kanado, nome gvidata de kurtbuŝa rinocero Kornelio la Unua.

Historio redakti

Cacareco naskiĝis en 1954, en la Jardim Zoológico do Rio de Janeiro. Ĝi estis filino de rinoceroj Britador kaj Terezinha. En 1958 ŝi estis pruntedonita dum tri monatoj, okaze de la malfermo de la Zoo de San-Paŭlo. En tiu jaro okazis elektoj por la urba konsilio. Ĵurnalisto Itaboraí Martins, malkontenta pri la nivelo de la kandidatoj, proponis la nomon de Cacareco kiel kandidatiĝinto.

Cacareco revenis al Rio de Janeiro du tagojn antaŭ la elektoj, kaj ricevis 100.000 voĉojn. Ĝi ankaŭ estis elmontrita en Porto Alegre en 1962, antaŭ morto en la sama jaro.