Calzada de Valdunciel

Calzada de Valdunciel estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Calzada de Valdunciel estas tradukebla etimologie al Ŝoseo de Valdunciel. La tradicia nomo de la romiaj vojoj estis "calzada" kaj tie estis la Iter ab Emerita Asturicam (vojo el Mérida ĝis Astorga), plej konata kiel Vía de la PlataRuta de la Plata.

Calzada de Valdunciel
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37797
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 702  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 5° 42′ U (mapo)41.086388888889-5.7025Koordinatoj: 41° 5′ N, 5° 42′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 20,03 km² (2 003 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calzada de Valdunciel (Provinco Salamanko)
Calzada de Valdunciel (Provinco Salamanko)
DEC
Calzada de Valdunciel
Calzada de Valdunciel
Situo de Calzada de Valdunciel
Calzada de Valdunciel (Hispanio)
Calzada de Valdunciel (Hispanio)
DEC
Calzada de Valdunciel
Calzada de Valdunciel
Situo de Calzada de Valdunciel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calzada de Valdunciel [+]
vdr
Fontano La Fuente Buena, de romia deveno, reuzanta hombildan steleon sojle.
Mejloŝtono sekciita ĉe la rojo Valdunciel, videblas en la maldekstra duono de la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 666 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 13 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas multaj restaĵoj de romia epoko ĉefe rilate al la ŝoseo. Tamen la setlejo mem fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militojkaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti