Campus

germana libreldonejo

Eldonejo Campus - germane Campus-Verlag - estas germania libreldonejo kun centra oficejo en Frankfurto ĉe Majno. Ĝi fondiĝis en 1975 fare de Frank Schwoerer kiel eldonejo por kritika literaturo pri sociaj sciencoj. Iom post iom la libroprogramo ampleksiĝis je verkaĵoj pri ekonomiko, konsililoj pri studado, profesia vivo kaj financado, kaj pri popularsciencaj verkaĵoj de la fokusoj politiko, ekonomio, socio kaj historio.

Campus
Campus
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1975 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH
Fondita 1975
Sidejo Frankfurto ĉe Majno
Lando Germanio
Dungitoj 35
Agokampo libroeldonado
TTT campus.de
vdr

En 1995 la filo de la eldoneja fondinto, Thomas Carl Schwoerer, transprenis la estradon. En 2001 li de la germanlingva magazino Buchmarkt ricevis la honorigon "libroeldonisto de la jaro". La eldonejo laŭ la stato fine de la jaro 2012 havas proksimume 35 dungitojn. Pojare publikiĝas pli-malpli 200 novaj librotitoloj, el kiuj duono estas faka, scienca literaturo.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.