Canillas de Abajo [kaNIljas deaBAĥo] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco.

Canillas de Abajo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37448
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 5° 56′ U (mapo)40.928888888889-5.9288888888889Koordinatoj: 40° 56′ N, 5° 56′ U (mapo) [+]
Alto 811 m [+]
Areo 38,78 km² (3 878 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Canillas de Abajo (Provinco Salamanko)
Canillas de Abajo (Provinco Salamanko)
DEC
Canillas de Abajo
Canillas de Abajo
Situo de Canillas de Abajo
Canillas de Abajo (Hispanio)
Canillas de Abajo (Hispanio)
DEC
Canillas de Abajo
Canillas de Abajo
Situo de Canillas de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canillas de Abajo [+]
vdr
Palaco de la Markizo de Canillas.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Canillas de Abajo, Canillejas, Navas de Quejigal, Quejigal kaj Sagos, okupas totalan areon de 38,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 78 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 700 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Tabera de Abajo, La Mata de Ledesma, Rollán, Barbadillo, Robliza de Cojos kaj Calzada de Don Diego. Ĝi distas 27 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti