Cantagallo (Salamanca)
Cantagallo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar en la sudoriento de la provinco kaj al la municiparo Ruta de la Plata. Cantagallo signifas "kantas la virkoko".
Cantagallo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37792 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 275 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 22′ N, 5° 49′ U (mapo)40.373055555556-5.8197222222222Koordinatoj: 40° 22′ N, 5° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 932 m [+] | ||
Areo | 7,51 km² ( 751 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cantagallo, Spain [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de ununura loĝloko, okupas totalan areon de 7,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 261 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn laŭlonge de la 20-a jarcento.
Ĝi estas je distanco de 77 km de Salamanko, la provinca ĉefurbo, laŭ la iama ŝoseo N-630. La municipa teritorio limas kun la regiono Ekstremaduro ĉe la montopinto Peña Negra (1634,64 m).