Cantalpino estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco. Cantalpino estus tradukebla maletimologie kaj laŭvorte al Kantas la pino, sed etimologie vere rilatas al derivaĵo el kampo de la pino.

Cantalpino
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37405
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 817  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 5° 20′ U (mapo)41.052777777778-5.3280555555556Koordinatoj: 41° 3′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 808 m [+]
Areo 78,47 km² (7 847 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cantalpino (Provinco Salamanko)
Cantalpino (Provinco Salamanko)
DEC
Cantalpino
Cantalpino
Situo de Cantalpino
Cantalpino (Hispanio)
Cantalpino (Hispanio)
DEC
Cantalpino
Cantalpino
Situo de Cantalpino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantalpino [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cantalpino, Villafuerte, Cotorrillo, Cuarto de la Asunción, La Estación, Revilla kaj Torre de Moncantar, el kiuj la kvin lastaj nun senhomaj, okupas totalan areon de 78,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 851 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Cañizal, Espino de la Orbada, Vallesa de la Guareña, Villaflores, El Pedroso de la Armuña, Arabayona de Mógica, Villoruela, El Campo de Peñaranda, Villoria kaj Poveda de las Cintas. Ĝi distas 31 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti