Carbajosa de la Sagrada

Carbajosa de la Sagrada [karbaĤOsa] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Carbajosa [karbaĤOsa] estas tradukebla etimologie al Kverkaro de la Sankta. Tri kverkoj aperas en la supra duono de la blazono, dum la malsupra duono montras simbolon de la episkopo.

Carbajosa de la Sagrada
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37188
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 555  (2023) [+]
Loĝdenso 556 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 5° 39′ U (mapo)40.933055555556-5.6513888888889Koordinatoj: 40° 56′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 13,58 km² (1 358 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carbajosa de la Sagrada (Provinco Salamanko)
Carbajosa de la Sagrada (Provinco Salamanko)
DEC
Carbajosa de la Sagrada
Carbajosa de la Sagrada
Situo de Carbajosa de la Sagrada
Carbajosa de la Sagrada (Hispanio)
Carbajosa de la Sagrada (Hispanio)
DEC
Carbajosa de la Sagrada
Carbajosa de la Sagrada
Situo de Carbajosa de la Sagrada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carbajosa de la Sagrada [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carbajosa, Carpihuelo, El Montalvo, Pelagarcía kaj Navahonda, okupas totalan areon de 13,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 6 848 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 7 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento (unuarange en la provinco) pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ties proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas nur 8 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Ĝuste antaŭ la Batalo de Arapiles la alianca armeo kantonmetis en Carbajosa.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo kaj funkciado kiel dormurbo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ redakti