Castegnero

komunumo de Italio

Castegnero estas komunumo de Italio en la provinco Vicenza, kies ĉefurbo Viĉenco foras pli malpli 12 kilometrojn. Fine de 2018 en la komunumo vivis 2 905 loĝantoj. Kristana patrono de la komumo estas la Sankta Georgo, kies memortago, la 23-a de aprilo, sekve estas la komunuma festotago.

Castegnero
Castegnero
Castegnero-Stemma.png
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Veneto.svg Veneto
Provinco VI Viĉenco
Geografia situo 45° 27′ N, 11° 35′ O (mapo)45.4511.583333333333Koordinatoj: 45° 27′ N, 11° 35′ O (mapo)
Alto super marnivelo 22 m
Areo 11 km²
Loĝantaro 2905 (2018)
Loĝdenso 250 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Castegnero, Ponte, Villaganzerla
Najbaraj komunumoj Arcugnano, Longare, Montegaldella, Nanto
Patrono Sankta Georgo
Festa tago 23-a de aprilo
Nomo de loĝantoj Castegneresi (kastenjeresi)
Poŝtkodo 36020
Imposta kodo C056
Kodo laŭ ISTAT 024027
Telefona prefikso 0444
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

AdministradoRedakti

Urbestro: Marco Montan laŭ stato de 2020
Sekretaria telefono de la urbodomo: +39 0444 639013
Retpoŝto de la urbodomo: sindaco@comune.castegnero.vi.it

Origino de la nomoRedakti

Plej verŝajne, la nomo Castegnero venas de la riĉeco je kaŝtanarboj; tiukaze, la origino estas certe latindevena, ĉar romianoj uzis nomi lokojn laŭ partikulara tipo de flaŭraĵo aŭ faunaĵo. Laŭ tiu ĉi teorio, la nomo signifus "loko riĉa je kaŝtanarboj". Kelkaj tamen konsideras la germanan militan termilogion, laŭ kiu la antikva loknomo "Castegnendum" venus el "Castrum nedum", kiu indikas defendaj konstruaĵoj. Tiun teorion subtenas dokumento de 1219 kie aperas la nomo "Castelniero", kaj de la ekzisto de iu "via Castellaro", kiu pensigas pri milita fortikaĵo.

VidindaĵojRedakti

 
fontano Fozze apud la vilao
Vilao Maffei Costalunga

La konstruaĵo dekkvinjarcenta estis multfoje transformita dum la jarcentoj, precipe dum la 16-a jarcento, kiam oni aldonis al ĝi portikon kun bosaraj pilastroj kaj centran arkon subtenita de du korintikaj kolonoj. En 1652 la nobela kapelo estis konstruita kaj dediĉita al la Ĉieliro de Maria; en ĝi konserviĝas statuo de la ĉielirinta Madono, fare de Angelo Marinali.

Ĉe la orienta flanko de la korto estas deksepjarcenta konstruaĵo, konstruita por loĝigi la muelilon, kiu uzis akvon de la proksima rivereto kaj nuntempe estas uzita kiel kelo por produktado kaj konservado de vino de la agrara entrepreno Costalunga, nunaj posedantoj de vilao Maffei.

adreso: Via Fontana Fozze, 45

Covolo murato

La enirejo de la groto (covolo en la loka dialekto, prononcita kòvolo) estas duonfermita per ŝtona kaj brika muro.

Ene, la planko estis nivelita, kaj iuj ŝtupoj estis skulptitaj en la roko. Dua ĉambro, kun gruzo surplanke, troviĝas en la malantaŭo; supre de ĝia enirejo troviĝas portreto de la Virgulino Maria.

Demografia evoluoRedakti

Censitaj loĝantoj


Eksteraj ligilojRedakti