Castellanos de Moriscos

Castellanos de Moriscos [kasteLJAnos demoRISkos] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Castellanos de Moriscos estas komprenebla etimologie kiel Kastilianoj de apuda vilaĝo Moriskoj. Moriskoj estis la posteuloj de islamanoj kiuj restis asimilitaj al la kristana Regno Kastilio. Tiukadre aperas duonluno subigita al kastelo en la maldekstra duono de la blazono.

Castellanos de Moriscos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37439
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 989  (2023) [+]
Loĝdenso 216 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 5° 36′ U (mapo)41.019722222222-5.5925Koordinatoj: 41° 1′ N, 5° 36′ U (mapo) [+]
Alto 834 m [+]
Areo 13,83 km² (1 383 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castellanos de Moriscos (Provinco Salamanko)
Castellanos de Moriscos (Provinco Salamanko)
DEC
Castellanos de Moriscos
Castellanos de Moriscos
Situo de Castellanos de Moriscos
Castellanos de Moriscos (Hispanio)
Castellanos de Moriscos (Hispanio)
DEC
Castellanos de Moriscos
Castellanos de Moriscos
Situo de Castellanos de Moriscos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castellanos de Moriscos [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alto del Barro, Castellanos de Moriscos, Polígono industrial kaj la Urbanización La Almunia, krom la senhomejoj El Praíto, Fuente Pedraza kaj Prado del Valle, okupas totalan areon de 13,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 2 557 loĝantojn. Ĝi akiris pli ol 2 000 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ĝis proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Limas kun loĝlokoj La Vellés, Pedrosillo el Ralo, San Cristóbal de la Cuesta, Gomecello, Villares de la Reina kaj Moriscos. Ĝi distas nu 8 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, kaj lastatempe rura turismo kaj ĉefe servoj kiel dormurbo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti