Castellanos de Villiquera

Castellanos de Villiquera [kasteLJAnos debiljiKEra] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Castellanos estas derivata etimologie el kastilianoj kaj Villiquera estas nomo de prasetlejo kies etimologio estis atribuita ĉu al romia funkciulo zorgita pri la administrado de bieno ĉu al komuna planto.

Castellanos de Villiquera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37797
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 683  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 5° 38′ U (mapo)41.049722222222-5.6394444444444Koordinatoj: 41° 3′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 28,86 km² (2 886 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castellanos de Villiquera (Provinco Salamanko)
Castellanos de Villiquera (Provinco Salamanko)
DEC
Castellanos de Villiquera
Castellanos de Villiquera
Situo de Castellanos de Villiquera
Castellanos de Villiquera (Hispanio)
Castellanos de Villiquera (Hispanio)
DEC
Castellanos de Villiquera
Castellanos de Villiquera
Situo de Castellanos de Villiquera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castellanos de Villiquera [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carbajosa de Armuña, Castellanos de Villiquera, La Mata de Armuña, Urbanizaciones kaj Villiquera, okupas totalan areon de 28,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 633 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed el la fino de la 20-a jarcento ĝi akiris 550 loĝantojn pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj sia utilo kiel dormurbo.

Limas kun loĝlokoj Calzada de Valdunciel, Valdunciel, Palencia de Negrilla, Negrilla de Palencia, Valverdón, La Vellés, Villamayor, Villares de la Reina kaj Monterrubio de Armuña. Ĝi distas 11 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe jamm dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis, sed ĉefe utilo kiel dormurbo. La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti