Castraz
Castraz estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo.
Castraz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37494 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 37 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 42′ N, 6° 20′ U (mapo)40.705555555556-6.3347222222222Koordinatoj: 40° 42′ N, 6° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 757 m [+] | ||
Areo | 30,37 km² (3 037 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castraz [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castraz, El Cuarto, Pedraza de Yeltes kaj Sepúlveda, la tri lastaj nune senhomaj, okupas totalan areon de 30,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Kvankam estas dolmeno en la teritorio la setlejoj fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.