Catalina Juárez

Catalina Suárez Marcayda, malĝuste nomita Catalina Juárez, (n. ? - Coyoacán, 1-a de novembro 1522)[1][2] estis hispana virino edziniĝinta al Hernán Cortés kiu mortis en polemikja cirkonstancoj. Ŝia morto estis unu el la proceseroj de la juĝoj kiun oni faris al la konkistadoro ĉirkaŭ la fino de lia vivo.[3]

Catalina Juárez
Persona informo
Naskonomo Catalina Suárez Marcayda
Morto 1-an de novembro 1522 (1522-11-01)
en Coyoacán
Familio
Edz(in)o Hernán Cortés
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

La dato kaj naskoloko de Catalina Suárez estas nekonata, sed oni havas registron de ŝia alveno al Santo Domingo kun sia patrino, Mariana de Marcayda, kaj siaj gefratoj Juan Suárez de Peralta kaj Leonor Suárez Marcayda. En 1511 la familio translokiĝis al Kubo, kie ŝia patro, Juan Suárez de Peralta "el Viejo" havis grandan bienon.[2] Tie ŝi konis Korteson Juan Suárez de Peralta "el Mozo", kaj tiele tiu konis ankaŭ lian fratinon Catalina. Antaŭ enŝipiĝi por iri al Meksiko Korteso engeĝiĝis por edziĝi al ŝi.[2]

Post la Konkero de Meksiko kaj la komenco de la konstruo de Meksikurbo, Catalina alvenis al Nova Hispanio en aŭgusto 1522 kun sia familio, inkludita sian avino.[3]</ref> Post gastigado en Coatzacoalcos, ili alvenis pro ordono de Korteso al Coyoacán, al la domo ĵus konstruita pro ordono de la konkistadoro.[3] En tiu rezidejo la 1an de novembro 1522 okazis la morto de Catalina, laŭ Korteso pro sanproblemo, nome astmo. La patrino kaj frato de Catalina akuzis jure Korteson pro supozita murdo per strangolado la 4an de februaro 1529, kaj reklamis enspezojn havitajn dum la geedzeco kaj la redono de juveloj.[1]

Laŭ la procesaj dokumentoj, Isidro Moreno, helpanto de la ĉefservisto de la domo, nome Diego Soto, kiu atestis la sankondiĉon antaŭa al la morto de Catalina.[3] En tiu domo estis festo, en kiu komento de Korteso ĝenis Katalina-n, kiu preferis foriri al sia ĉambro. Korteso adiaŭis siajn invititojn, foriris al sia ĉambro kaj post tri horoj li alvokis la serviston Soto kaj Moreno-n per krioj kaj frapoj ke la edzino kuŝis mortinta.[3] Servistino de Catalina rakontis ŝian malfarton ĉar Korteso amindumis aliajn virinojn[3] kaj alia servistino atestis, ke kiam ŝi eniris en la ĉambro, la korpo de la mortintino jam estis sur la brako de Korteso, oni estis pisinta sur la lito, la mortintino havis spurojn kole kaj rompintan kolumon.[3] Alia atestantino, María Hernández, kiu estis amikino de Catalina ekde kiam tiu loĝis en Kubo, atestis, ke la kadavro havis malfermitajn okulojn "e tiesos e salidos de fuera, como persona que estaba ahogada" (kaj elstarajn kaj rektiĝintajn, kiel de persono estrangolita).[4]

Tiun saman jaron, kun la Tribunalo prezidita de Nuño de Guzmán, la kazo estis inkludita en la juĝo kontraŭ la konkistadoro. La pun-akuzo estis malakceptita[3] ĉar supozeble ĝi senprestiĝigus la hispanan imperion.[1] Sed la administracia proceso, kiu reklamis parton de la heredon de Korteso asertante ke ĝi kreskis dum la jaroj de geedzeco inter ambaŭ, plilongiĝis ĝis 1599[5] kiam la heredantoj de Korteso perdis definitive la juĝon kaj estis kondamnitaj al la pago de 42 mil pesoj.[5]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Tamayo, Fausto Marín (1a de januaro 1992). Nuño de Guzmán. Siglo XXI. ISBN 9682317940. [1] Konsultita la 27an de Aŭgusto 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 Ilarregui, Gladys (2007). «La amortajada: Catalina Xuárez la Marcaida, Nueva España 1522». IUS. Revista del Instituto de Ciencias Jurídicas de Puebla A.C.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Martínez, José Luis (1992. Martínez, José Luis (1992. Mallongigita versio de 1995.). Hernán Cortés. Fondo de Cultura Económica. ISBN 968-16-4699-1.
  4. Martínez, José Luis (1992. Mallongigita versio de 1995.). Hernán Cortés. Fondo de Cultura Económica. ISBN 968-16-4699-1.
  5. 5,0 5,1 Martínez, José Luis (1992. Mallongigita versio de 1995.). Hernán Cortés. Fondo de Cultura Económica. ISBN 968-16-4699-1.