Cathair Chonaill (irlande) aŭ Caherconnell (angle) estas granda ŝtonfortikaĵo en An Bhoireann en la graflando An Clár en Irlando. La instalaĵoj An Chathair Gheal (Cahergall), Leaca na Buaile (Lacanabuaile) kaj Cathair an Lóthair, la Staigue Fort (ĉiuj en la graflando Ciarraí), Dun Aengus kaj Dún Chonchúir sur la Aran-insuloj en la graflando Galivo kaj la Grianán von Aileach en la graflando Dún na nGall apartenas al la malmultaj instalaĵoj en la okcidento de Irlando kiuj similas al la konstruo de Cathair Chonaill. Caher estas la angligita formo de la irlanda vorto „cathair“ (kiu signifas dún respektive ŝtonfortikaĵo), sed ne nepre havis fortifikan uzon.

Cathair Chonaill – malfone muro laŭlonge de vojo
Cathair Chonaill
Rátharkeologia loko [+]
Koordinatoj53° 2′ 29″ N, 9° 8′ 20″ U (mapo)53.04152-9.13877Koordinatoj: 53° 2′ 29″ N, 9° 8′ 20″ U (mapo)

Cathair Chonaill (Irlando)
Cathair Chonaill (Irlando)
DEC
Cathair Chonaill
Cathair Chonaill

Map
Cathair Chonaill
Vikimedia Komunejo:  Caherconnell [+]
vdr

La granda, preskaŭ ronda fortikaĵo havas eksteran diametron de 140–145 m. Ĝiaj muroj dikas 12 m kaj altas 6 ĝis 14 m. La masonaĵo konsistas el grandaj ŝtonblokoj. Cathair Chonaill estis en sia ora epoko impona instalaĵo. Ĝi verŝajne estis konstruita ĉ. 500 p.K., kaj ĝi verŝajne ankoraŭ estis loĝataj dum la 15a jarcento.

La fortikaĵo situas ĉ. unu kilometron sude de la Dolmeno Poll na Brón.

Literaturo redakti

  • Matthew Stout: The Irish Ringforts. Dublin. 1997. ISBN=1-85182-582-7
  • T. J. Westropp: Archaeology of the Burren: Prehistoric Forts and Dolmens in North Clare.

Eksteraj ligiloj redakti