Cathair an Lóthair

Cathair an Lóthair kahɪɾʲ ən loːhɪɾʲ (ankaŭ nomata Loher Fortreso) situas okcidente de la ŝoseo N70 apud Caherdaniel en la graflando Chiarraí (angle Kerry) en Irlando. Ĝi estas apud Cahergall kaj Leaca na Buaile (Leacanabuaile), ambaŭ ce Cathair Saidhbhín (Cahersiveen), Cathair na Stéige (Staigue Fort) en la sudo de la Uíbh Ráthach (Iveragh-duoninsulo), ĉiuj en la graflando Ciarraí, la fortikaĵoj Dún Aonghasa (Dun Aengus) kaj Dún Chonchúir sur la Aran-insuloj en la graflando Galivo kaj la Grianán Ailigh (Grianán de Aileach) en la graflando Dún na nGall al la plej bone restaŭritaj grandaj ŝtonaj ringfortresoj de la Insulo. Rathgall estas simila montetfortreso en la graflando Chill Mhantáin.

Cathair an Lóthair
Ráth [+]
Koordinatoj51° 47′ 10″ N, 10° 9′ 56″ U (mapo)51.78604-10.16558Koordinatoj: 51° 47′ 10″ N, 10° 9′ 56″ U (mapo)

Cathair an Lóthair (Irlando)
Cathair an Lóthair (Irlando)
DEC
Cathair an Lóthair
Cathair an Lóthair

Map
Cathair an Lóthair
Vikimedia Komunejo:  Loher Cashel [+]
vdr
enirejo al la Cathair an Lóthair

La preskaŭ ronda ŝtonfortreso estas el la ŝtonepoko kaj eble iam estis konstruita en frukristana tempo (ĉ. la 9a jarcento p.K.) kiel sidejo de loka tribestro. La ringfortreso distingiĝas de Dun-oj je la grandeco kaj de Rath-oj je la konstrumaterialoj.

La kelkloke ankaŭ nomata „Caher“ estas fortreso kun ronda ekstera muro, kiu havas je la interna flanko de la muro ŝtupon. Ĝi estas ĉirkaŭita de ĉ. du metrojn alta sekmasonaĵo kun diametro de 20 m kaj du terasaj segmentoj. Ene de la cirklo videblas restaĵoj de du domoj (ronda kaj angula). La elfosaĵoj montris, ke tiuj estas sekvantoj de aliaj konstruaĵoj el ŝtono kaj ligno. La ronda domo estas la pli malnova.

Literaturo redakti

  • Matthew Stout: The Irish Ringforts (Irish Settlement Studies, Number 5), Four Courts Press, Dublin, 1997 ISBN 1-85182-582-7

Eksteraj ligiloj redakti