En la arkeologio la termino Ráth (de la irlanda ráth; Ráthannalios estas ferepoka aŭ pli antikva irlanda tervorko. “Ráth-oj“ estas rondaj aŭ ovalaj (tial ankaŭ nomataj en la angla Ringfort (ringfortikaĵo) de diversaj grandecoj. Diametroj de 20 m estas oftaj, sed ili ankaŭ povas havi 100 m (apud Doire Cholm Chille (Derry) en Nordirlando) kaj kelkfoje ankaŭ kvadraton (Ráth de Corliss). Ili ankaŭ nomiĝas "Fairy fort" (feburgo), kio atentigas al la religia signifo kiel temenos. La esprimo troviĝas ankaŭ en Kimrujo kie Rudbaxton Rath kaj burgo Walwyn situas en Pembrokeshire.

arbokovrata Ráth apud Rostrevor en la graflando An Dún, Nordirlando.
Ráth Ballygrot ĉe la golfo Helen en la graflando An Dún – dekstre supre en la arbaro.
ankoraŭ uzata Ráth apud Clanabogan, graflando Tír Eoghain, Nordirlando.
Rathrar – kvarobla remparo.
Ráth de Cavanacaw, tipa laŭ la aspekto kaj situo.
Ráth –bildmezo – aera foto.

Priskribo redakti

Tipa Ráth havas diametron de ĉirkaŭ 35 m kaj estas ĉirkaŭita de kvar metrojn larĝa kaj du metrojn alta terremparo. Digo interrompas la fosaĵon kaj iras al breĉo en la remparo. Ĉar Ráth plej ofte estis konstruitaj sur malfortaj deklivoj, la areo falis en la direkto de la enirejo. Relative ofte troveblas en iu ringfortaĵo restaĵoj de subteretaĝoj aŭ aliaj spuroj de domoj. En Irlando estis elfosataj inter 1930 kaj 2005 ĉirkaŭ 280 tiaj ringofortikaĵoj.

Al la variantoj de la Ráth-oj apartenas instalaĵoj kun multoblaj remparoj kaj fosaĵoj (Dunglady en la graflando Doire, Lisnagade, Lisnavaragh en la graflando An Dún, Ballinascaula kun triopa remparo kaj alteco de 5,0 m en la graflando Limeriko) kaj Rathrar aŭ Rathbarna kun kvar remparoj en la graflando Ros Comáin kaj kelkaj ties strukturoj bone adaptiĝis al la morfologio de la pejzaĝo. Ne malofte Rath havas ecojn kiel Dun, henĝo la ŝtoncirklo.

Kelkaj Rath-oj portas angligitan esprimon "Fort" en iliaj nomoj. Tullaghoge Fort en la graflando Tír Eoghain estas Rath, estis en la 11a jarcento inaŭguro-loko de Cenél nEógain (poste klano O’Neills). Ĉi tie rezidis la klano O’Hagan, kiu kun la klano O’Cahan faris la inaŭguron.

M. Stout publikigis la dendrokronologiajn informojn de 114 ringfortikaĵoj kaj de kelkaj al ili ligitaj Crannóg-oj kaj subteretaĝoj. La unuaj ringofortikaĵoj estis el la bronzepoko. La plej multaj estis konstruataj inter 600 kaj 1000 p.K. Ĉ. 1300 p.K. oni finis konstrui tiajn fortikaĵojn. Crannóg-oj estis konstruitaj inter 550 kaj 750 p.K.

La “Rath Laoghaire”, la “Rath of the Synods” kaj la “Rath Meave” estas la plej famaj de Tara.

Nomo redakti

Simile kiel Dun (ekzemple en Dunguaire Castle), la ŝtona versio de Ráth, multaj irlandaj lokoj havas la esprimon „Ráth“ aŭ la samsignifan „Lis“ (Lisnagade Rath, Lisnavaragh Rath) en ilia nomo:

Nordirlando
Respubliko Irlando

Literaturo redakti

  • M. Stout: The Irish ringfort. Dublin 2000, ISBN 1-85182-582-7.
  • Dep. of the Environment of Northern Ireland: Historic Monuments of Northern Ireland. Belfast 1987, ISBN 0-337-08180-8.

Eksteraj ligiloj redakti