Catharina Elisabetha Warz

jura kazo de germana infanmurdistino en la 18-a jarcento

Catharina Elisabetha WARZ (el Großrudestedt) estis germana infanmurdistino.

Juraj implikoj redakti

La kazo de Catharina Elisabetha Warz el Großrudestedt estas preskaŭ nekonata hodiaŭ. Ŝi mortigis sian ekstergeedzan infanon dum kristnasko 1773. Ŝi jam estis mortkondamnita fare de la laika juĝistaro de Jena kaj la Sekreta konsilio (Vajmaro), sed en 1774/75, dum la regado de dukino Anna Amalia, ŝia kondamniĝo estis ŝanĝita al mallibereca puno. Ĝi estis verŝajne la unua kazo de tiu speco en la Duklando de Saksio-Vajmaro-Eisenach kiu ne finiĝis per ekzekuto. La jura fakultato en Halle, al kiu la dukino turnis sin, rekomendis alifaron al mallibereca puno. La rekonstruo de la kialoj de la mortkondamno, por kiuj Sekreta konsilio kunrespondecis, estas pli malfaciligita pro la manko de protokoloj. Ĉi tio validas precipe por la demando, kiu el la konsilianaj moŝtoj montris la plej grandan reziston.[1] La konsilio konfirmis mortkondamnon sub kondiĉo de rekonsidero, kio inkludis la eblecon de nova defendo.[2] La jura fakultato en Halle tiam reviziis la kazon kaj la juĝon. La virino nun kondamnita al kvin jaroj en malliberejo ricevu almenaŭ malĝentilajn bonvenon kaj adiaŭon.[3]

Tiu ĉi kazo atestas, ke infanmurdo, eĉ se la mortkondamno jam estis prononcita, ne nepre devis finiĝi per ekzekuto, almenaŭ en Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ĝi iĝis signifa por la demando pri abolicio de mortopuno. La venonta konata kazo de infanmurdo en Vajmaro estis tiu de Dorothea Altwein en 1781, en kiu mortkondamno estis prononcita sed finfine ne elfarita; la puno ŝanĝiĝis je simpla malliberigo.

Notoj redakti

  1. Volker Wahl (eld.): „Das Kind in meinem Leib“. Sittlichkeitsdelikte und Kindsmord in Sachsen-Weimar-Eisenach unter Carl August. Eine Quellenedition 1777–1786. Weimar: Hermann Böhlaus Nachf., 2004., p. 12-13 [1] Wahl citas: Thüringisches Hauptstaatsarchiv Weimar, Eisenacher Archiv, Rechtspflege Nr. 52. die in puncto infanticidii in Untersuchung gerathene Catharina Elisabetha Warzin zu Großen Rudestedt.
  2. Marcus Venzke: Das Herzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach 1775-1783. Ein Modellfall aufgeklärter Herrschaft? (= Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen. Kleine Reihe, Bd. 10), Köln/Weimar/Wien 2004, p. 320.
  3. Joachim Berger, Leonie Berger: Anna Amalia von Weimar. Eine Biographie, München 2006, p. 87.