Centra ŝoseo (Kubo)

La Centra ŝoseo de Kubo (hispane: Carretera Central de Cuba) estas ŝoseo situanta en Kubo. La ŝoseo ekiĝas en la Kapitolo de Havano kaj estas dividita en du branĉojn: unu al oriento kaj alia al okcidento kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la mirindaĵoj de la konstruinĝenieriko de Kubo. Ĝi estas nepraĵo por la ekonomio kaj socio.

Itinero de la ŝoseo
Centra Ŝoseo en Villa Clara.

Ĉi tiu grava ŝoseo de Kubo, mezuras 1250 km kaj iras de Sandino (provinco Pinar del Río) al Baracoa (provinco Guantanamo), trairante la tutan insulon.[1] Ĝia konstruado ekiĝis la 20-an de majo 1927 kaj finiĝis la 24-an de februaro 1931.

La verko estis konstruita de usona entrepreno, sed la dizajno estis farita de kubaj inĝenieroj gvidataj de la inĝeniero Manuel A. Coroalles. La ŝoseo portis gravan evoluon por la nacia disvolviĝo ĉar danke al ĝi kreskis vilaĝoj kaj urboj, la industrio, la agrikulturo kaj turismo.

Notoj redakti

  1. "Mapa de Carreteras de Cuba". Ediciones GEO. 2011, La Habana - ISBN 959 7049 21 X