Centra Presejo Esperantista

Centra Presejo Esperantista. Tiun presejon fondis en Parizo en 1904 la Presa Societo Esperantista. En 1908 ĝin akiris Viktoro Polgár kaj ĝin daŭrigis sub la sama titolo kaj presis multnombrajn Esperantajn gazetojn kaj librojn. Oni presis tie gramatikojn kaj vortarojn Esperantajn por diversaj lingvoj. La laboristaro parolas Esperante, kio plifaciligas la laboron. Post la morto de V. Polgar (en la 9-a de julio 1933) la presejon daŭrigas lia frato I. J. Polgar. Ejo ekde komenco: 33, rue Lacepede, Paris, 5. Laŭ I. POLGAR.

Bazita sur EdE-C