Central Seattle (Seatla kvartalo)

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Central Seattle (en Esperanto, Centra Seatlo) estas la parto de la urbo Seattle, kiu situas sude de la akva vojo inter Lago Vaŝingtono kaj Puĝeta Fjordo, sed norde de (proksimume) la latitudo de la Ŝoseo I-90. Ĝi enhavas do la centran komercan distrikton de la urbo, kaj ankaŭ kvartaloj kiel ekzemple Magnolia, Queen Anne Hill, Capitol Hill, kaj Central Area. Ankaŭ la basbala kaj futbala stadionoj, kaj partoj de International District kaj Central Area, kvankam sude de I-90, estas rigardataj kiel partoj de Centra Seatlo.

Central Seattle
Administrado
Demografio
Geografio
Centra Seatlo (ruĝa) enkadre de Seatlo
Centra Seatlo (ruĝa) enkadre de Seatlo
vdr

Fontoj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio, kun freŝe aldonita mapo.