Cercle des poètes Zutiques

Le Cercle des poètes zutiques (Cirklo de la "peĉaj" poetoj - zutique estas malkutima vorto en la franca konstruita el la krivorto "zut!" esprimanta spitiĝon, esperante: peĉ'!, nomita ankaŭ Les Zutistes) estis neformala grupo de francaj poetoj, pentristoj kaj muzikistoj kiuj kunvenis en la Hôtel des Étrangers (de la fremduloj aŭ de la stranguloj), ĉe la stratangulo de la rue Racine kaj la rue de l'École-de-Médecine, en Parizo, el septembr-oktobro 1871. Inter poetoj elstaris Charles Cros, Arthur Rimbaud, Paul Verlaine, André Gill, Ernest Cabaner, Léon Valade kaj Camille Pelletan. De la kunsidoj de tiu grupo konserviĝas la Album Zutique, en kiu oni karikaturigis la poetojn de la Parnasa skolo (speciale François Coppée) pere de parodiaj poemoj kaj desegnoj.

Bibliografio redakti

  • Album zutique: eldono de Pascal Pia, Ĝenevo, Éditions Slatkine, 1981, ISBN 2-05100-356-4