Cercopithecus lomamiensis

Cercopithecus lomamiensislesula cerkopiteko, lesulo, lomami-cerkopiteko estas specio de genro cerkopiteko, el cerkopiteka subfamilio (Cercopithecinae), familio Cerkopitekedoj, ordo primatoj kaj klaso mamuloj.

Plenkreska malino
Journal.pone.0044271.g001.png
Journal.pone.0044271.g001
junuloj
Sondosiero

Ĝi apartenas en la genro Cercopithecus al la grupo Lomamiensis, ĝia plej proksima parenco estas la Hamlin-cerkopiteko (Cercopithecus hamlyni).

Ĝi estas cerkopiteko, malkovrita kiel plej lasta de tiu genro en 2007. Oni priskribis ĝin oficiale en 2012.

Aspekto redakti

Ĝi havas mezgrandan staturon kompare al aliaj cerkopitekoj, la maskloj (korpo)longas 47-65 cm, la femaloj 40-42 cm, la maskloj pezas 4-7 kg, la femaloj 3,5-4 kg. Ĝia vango estas senhara, sed ĝi havas blondan longharojn, same blonda estas la brusta hararo. Lumboparte, ĝi havas grandan ruĝan makulon, dum la masklaj pugoj kaj testikoj estas azurbluaj.

Ĝia aspekto similas al tiu de Hamlin-cerkopiteko, sed de ĝi geografie izolas ĝin la rivero Kongo.

Disvastiĝo, vivejo redakti

Ĝi vivas sur la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo, sur areo de 17.000 km², inter la riveroj Lomami kaj Tshuapa, en la pluvarbaroj, inter pintoj de la arboj.

Vivmaniero redakti

Ĝi aktivas dumtage, vivas en grupo, gvidate plej ofte de olda masklo. Ĝi bone moviĝas surtere kaj surarbe. Ĝia manĝo konsistas el fruktoj kaj insektoj, sed konsumas ankaŭ foliojn, burĝonojn, foliojn, ŝosojn.

Naturprotekta situo redakti

Ĝin minacas la arbohakadoj kaj karnocela ĉasado. La specio vivas ankaŭ en la Nacia Parko Lomami, kie la specio havas ŝancon por longtempa ekzisto.