La Ceremonia mantelo estas ceremonia surmetaĵo kiu estas vestita sur la sutano sed nur en apartaj okazoj, nome kiam estas vestita kiel komplemento de la ordinara vesto; ĝi estas precipe uzata de la plej altaj katolikaj prelatoj.

Ĉefepiskopo Fulton John Sheen vestita per ceremonia mantelo.

La koloro ŝanĝas laŭ la ordina grado: nigra por sacerdotoj, malhelviola por episkopoj kaj ĉefepiskopoj, purpura por kardinaloj.

Kardinalo Sarr of Dakar vestita per lia silka ceremonia mantelo.

La papo ne vestas la ceremonian mantelon.

Tiu mantelo ne estas uzata dum la liturgiaj celebroj sed nur dum oficialaj renkontiĝoj; hodiaŭ estas surmetita precipe de la vatikana diplomataro.

Ĝi estas teksita per silko aŭ ĉiukaze per leĝera teksaĵo, tre larĝa kiu limiĝas kovri la maltantaŭan korpan parton descendante ĝis kalkano el larĝa senornama kolumo.

En la iama papa kortego, la ceremonia mantelo iam indikis ankaŭ la rangecon; pro tio ĝi ne estis uzita ekskluzive de papaj superaj prelatoj, sed ankaŭ de laikaj altranguloj kiuj havis, kiel funkcion, apartan proksimecon al la papo. Ekzemple, tiu mantelo estis inkluzivita en la unuformo de la sekretaj ĉambristoj kaj en tiu de la papa seĝoportisto.

Vidu ankaŭ redakti