Ceruso
kemia kombinaĵo
La termino ceruso estas uzata por la baza karbonato de plumbo (II), nome pigmento uzata tradicie en pentrarto, kaj, extende ankaŭ por la koloro de tiu pigmento.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/Peinture_plomb_%C3%A9cailles_3.jpg/180px-Peinture_plomb_%C3%A9cailles_3.jpg)
Kemie tiu plumba karbonato estas blanka solido de formula 2 PbCO3·Pb(OH)2, kompono determinita de la kemiisto kaj naturalisto el Svedio Torbern Olof Bergman en 1774. La koloro de la ceruso estas fakte blanka, kun svageta ruĝflava nuanco.[1]
Laŭ Francisko Azorín ceruso estas Karbonato de plumbo, uzata kiel blanka kolorilo en pentrado.[2] Li indikas etimologion el antikva greka keros (vakso) kaj de tie la latina "cera", "cerussa".[3]
Notoj
redakti- ↑ «Pigments Through the Ages: Lead white: Overview» (angle). WebExhibits.org. [1] Arkivigite je 2017-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 6an de Decembro 2017.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 45.
- ↑ Azorín, samloke.