Chacsinkín estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Chacsinkín. La komunumo apartenas al la regiono 9 "Sur". La regiono "Sur" limas al la meksika, federacia subŝtato Campeche (okcidente) kaj al Quintana Roo (oriente). Krome norde ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente" kaj al la regiono 5 "Centro Sur". La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31016.

Chacsinkín
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97955
Kodo laŭ 31 016
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 577
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 12′ N, 89° 1′ U (mapo)20.2-89.016666666667Koordinatoj: 20° 12′ N, 89° 1′ U (mapo) [+]
Alto 33 m
Areo 158,4 km² (15 840 ha)
Horzono UTC -6
Chacsinkín (Jukatanio)
Chacsinkín (Jukatanio)
DEC
Chacsinkín
Chacsinkín
Situo de Chacsinkín
Chacsinkín (Meksiko)
Chacsinkín (Meksiko)
DEC
Chacsinkín
Chacsinkín
Situo de Chacsinkín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chacsinkín Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 9 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2577 loĝantojn. El tiuj estis 1293 viroj kaj 1284 virinoj. La komunumo havas surfacon de 158,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 33 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 57,6 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1363 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 947 scipovis legi kaj skribi kaj 416 personoj estis analfabetoj. Do 30,52% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2369 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2037 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 86% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti