Chamartín (Ávila)

Chamartín [ĉamarTIN] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La nomo de la loko devenas el Echamartín (dokumentita tiel en 1247) el eŭska "aita" (patro) kaj Martín (Marteno) kiel nomo de reloĝanto. Tiu radik-prefikso "ĉa" aperas ankaŭ ĉe Chaherrero (Avilo), Robledo de Chavela (Madrido), Chagarcía Medianero (Salamanko) ktp.

Chamartín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 4° 57′ U (mapo)40.701111111111-4.9580555555556Koordinatoj: 40° 42′ N, 4° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 196 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chamartín (Provinco Avilo)
Chamartín (Provinco Avilo)
DEC
Chamartín
Chamartín
Situo de Chamartín
Chamartín (Hispanio)
Chamartín (Hispanio)
DEC
Chamartín
Chamartín
Situo de Chamartín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chamartín, Ávila [+]
vdr
Chamartín en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Bovoporko ("verraco" [beRAko]) de Chamartín.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis 230 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj.

Ĝi limas kun Solana de Rioalmar, Grandes y San Martín, Brabos, Cillán, Gallegos de Altamiros kaj Narrillos del Rebollar.

Historio redakti

Proksime estas arkeologia kuŝeja koresponda al kastruma setlejo de keltaj praloĝantoj de popolo vetonoj nome Castro de La Mesa de Miranda, de kie devenas la granita skulptaĵo de porkobovo ("verraco" [beRAko]), nune en la urba kerno, kaj kiu aperas en la blazono, kiel simbolo de la prapasinteco. Tiu kastrumo konsistas el tri diversaj sektoroj (ne samtempaj) de murego 2 832 m longa kaj 5 m averaĝe larĝa, konstruita per grandeaj ŝtonblokoj kaj enhavas turojn. Aparte estas nekropolo (fakte invadita de posta sektoro de la murego) kun pli ol du mil tomboj de bruligitaj korpoj kaj gravaj tombenhavoj, el kiuj plej gravaj estis markitaj de vertikalaj ŝtonoj.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti