Che Guevara (foto)

Ekzistas foto de Che Guevara en kiu aperas lia vizaĝo sub nigra ĉapo dum li rigardas malproksimen. La foto estis farata de Alberto Díaz (Korda) en 1960. Tiu foto estis eldonita por generi same faman bildon dukoloran, ĝenerale blankanigran, en kiu oni kontrastas la trajtojn de lia vizaĝo. Tiu bildo estis kreata de la artisto irlanda Jim Fitzpatrick. Fine iu pentristo plagiatis la bildon kreita de Fitzpatrick kaj per ĝi oni imitis la stilon de la ankaŭ fama pentraĵo de Marilyn Monroe de Andy Warhol por komerci kun tiu bildo en formo de afiŝo.

La origina kaj kompleta foto de Che Guevara farita en 1960 de Alberto Díaz (Korda).

La foto de Che Guevara estis farata de Alberto Díaz (Korda) la 5-a de marto de 1960 —kiam Guevara estis 31 jaraĝa— dum funebro por la viktimoj de la eksplodo de la ŝipo La Coubre, sed ĝi ne estis publikita ĝis post sep jaroj.