Malfermi la ĉefan menuon

Cheyenne (ŝaj-EN), esperante Ŝajeno, estas la ĉefurbo de la usona ŝtato Vajomingo, en kies ekstrema sud-oriento ĝi situas. Ĝi ekestis en la jaro 1867, kiam la fervoja kompanio Union Pacific Railroad atingis tiun regionon, konstruante al-okcidentan fervojan linion por faciligi la konkeron de la lando. Tiutempe la urbo apartenis al la teritorio de Dakoto. La urbonomo devenas de samnoma indiana tribo.

Cheyenne
CheyenneWY downtown.jpg
Administrado
Poŝtkodo 82001–82010 [+]
Retpaĝaro www.cheyennecity.org [+]
Demografio
Loĝantaro 59 466  (2010) [+]
Loĝdenso 847 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 104° 48′ U41.145555555556-104.80194444444Koordinatoj: 41° 9′ N, 104° 48′ U [+]
Alto 1 848 m [+]
Areo 70,247084 km² ( 702 4.7 084 ha) [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Situo de Cheyenne
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cheyenne, Wyoming [+]
Information icon.svg
vdr

Cheyenne situas je 104,81° de okcidenta longitudo kaj 41,13° de norda latitudo. Ĝi havas iom pli ol 50.000 loĝantojn. Tio estas pli ol dekono de la loĝantaro de Vajomingo kaj du trionoj de la loĝantaro de la ĉirkaŭanta konteo ("graflando") Laramie, la plej loĝata distrikto de la ŝtato.

Eksterj ligilojRedakti

Oficiala retpaĝejo: www.cheyennecity.org.