Chez Cul-de-paille

Chez Cul-de-paille estas taverno centre de Poitiers (Franclando) kiu malfermiĝis ĉirkaŭ la jaro 1845-a. Famiĝis ĝi aparte pro la frekventado de multaj aktoroj kaj kanzonistoj inter 1954 kaj 1980, kiam la municipa teatro floris. Epigrafoj vandaj ĝis hodiaŭ videblas.

jam Jacques Brel postlasis sian nomon; pli malsupre Claude Nougaro konfesas: Ĉi tie kaj malsupre de Brel mi ŝategas esti.

En la domo antaŭe estis loĝintaj, de la 1846-a jaro, la seĝfaristo Louis Duranceau kun sia edzino. Ŝi antaŭ 1851 komencis esti tavernestrino.[1]. La lokalon ankoraŭ antaŭ 1881 ekestris Eugène Moreau, antaŭ 1920 Germain Martin, ĉ. ekde 1926 la vidvino Marguérite Martin, antaŭ 1946 Marie Narbonne kaj ekde 1953 Robert Vergé kun edzino de germana origino kiu respondecis pri la manĝaĵoj. Post ties divorco Georges Faure, eksa kelnero en la kafejo Brasserie de l'Europe, ekigis la posedantecon (en 1954).[2] Lia filo Bernard Faure ĉ. de 1979 ĝis 2014 ĉefis surloke.

La origo de la nomo Chez Cul-de-paille ne klaras, sed proponas kelkaj la fakton ke la iama tavernestro Louis Duranceau ankaŭ estis vendisto de pajlaj seĝoj. Chiuokaze la titolo jam en la 1920-aj jaroj ekpopulariĝis, dume oficialiĝo ĝia venis ne antaŭ la 1950-aj jaroj.

Georges Brassens konfirmas esti manĝinta bonege

Surloke diversaj societoj flegis kunveni kaj frandi: ekz. studentoj de la Universitato de Poitiers sub la gruponomo Le Chat Noir poitevin inter 1923 kaj 1926; la junaj kontraŭkulturemuloj de la movado Zazou dum la germana okupado inter 1940 kaj 1944; tipografoj de la ĵurnalo Centre-Presse laborantaj dum noktaj skipoj en la 1960-aj jaroj; fotografoj de la klubo Les XV du Poitou en la 1970-aj jaroj; psikologoj kaj geriatroj de Centre hospitalier universitaire de Poitiers en la 2000-aj jaroj.[3] De al 1920-aj jaroj oni surtabligis la blankan vinon Montlouis-sur-Loire (AOC) kaj de la 1960-aj jaroj ĝis nun la ruĝan Chinon (AOC).

En 1954, kiam Georges Faure aĉetis la tavernan komplekson, la najbara Municipa teatro de Potiers reinauriĝis sub la gvidado de Émile Bremond. Bremond kutimis inviti la gastantajn aktorojn kaj kanzonistojn post la spektakloj al la noktaj bankedetoj de chez Cul-de-Paille. De ili pli ol ducent nomoj admireblas, ekz. de Arletty, Jean-Louis Aubert, Hugo Aufray, Jean-Louis Barrault, Bourvil, Georges Brassens, Jacques Brel, Colette Brosset, Dany Carrel, Éric Charden, Marc Chevalier, Coluche, Pierre Dux, Juliette Greco, , Claude Nougaro. Kromas la nomoj de la scenariisto Jean Anouilh, de la dancisto Brian Joubert, de la ĉefministro Jean-Pierre Raffarin.

Literaturo redakti

 
Arletty kaj iu fanatikulino en subskriba unuiĝo (1981)

Referencoj redakti

  1. Kelkaj pretendas ke la trinkejo jam en 1645 estas malfermita, kio estas falsa: kp. Simmat (2022) p. 15
  2. Simmat (2022) pp. 20-36
  3. Simmat (2022) pp. 84-95

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chez Cul-de-paille en la latina Vikipedio.