La Kastelo de Chihríq situas en la nordokcidenta parto de la irana provinco Okcidenta Azerbajĝano kaj estis la loko, kie Siyyid 'Alí-Muḥammad Shírází (1817-1850), titolita Báb, estis enprizonigita dum du jaroj, de majo 1848 ĝis julio 1850. Li estis la fondinto de la religia movado Babismo kaj unu el la du Profetoj de la Bahaa Kredo.

Kastelo de Chihríq komence de la 20-a jarcento
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Avertita de siaj spionoj pri la kreskanta influo de la Profeto Báb, tiutempe enkarcerigita en la prizono de Máh-Kú, la Granda Veziro de la persa reĝo Muḥammad Sháh Qájár (1810-1848), Ḥájí Mírzá Áqásí, ekzilis Lin la 10-an de aprilo 1848 al la montara kastelo de Chihríq.

En tiu loko, kiun li mem kromnomis "montaro de la suferoj" (Jabal-i-Shadíd), la Báb estis pli severe malliberigita ol en Máh-Kú kaj post tri monatoj estis eskortita al Tabrizo (Tabríz) por proceso prezidita de la Kronprinco Náṣiri’d-Dín Mírzá (1831-1896). Sed poste, spite al la striktaj ordonoj de la Amír-Niẓám (Granda Veziro) al la gardestro Yaḥyá Khán-i-Kurd, la radianta influo de la Báb denove konkeris ĉiujn korojn kaj multaj eminentuloj persaj konvertiĝis al lia Kredo.

Dum tiu epoko la verkoj revelaciitaj de li estis pli esoteraj kaj mistikaj ol la antaŭaj, sed lin tiel afliktis la kruela martirigo de lia kara disĉiplo Quddús je la 16-a de majo 1849, ke li ne plu povis skribi nek dikti ion ajn dum ses monatoj. Jen kelkaj el liaj tiamaj verkoj :

  • Kitáb-i-Asmá’ (la Libro de la Nomoj, kiun li revelaciis antaŭ sia martirigo)
  • Kit’ab-i-Panj-Sha’n (la Libro de la Kvin Rangoj, revelaciita en printempo 1850))
  • Epistolo al Ḥájí Mírzá Áqásí
  • Lawḥ-i-Ḥurúfát (la Epistolo de la Literoj)

Lia kreskanta influo kaj la sangaj ribeloj de babanoj en Zanĝan, Mazenderano kaj Nayríz instigis la Amír-Niẓám (Granda Veziro) de la persa reĝo Náṣiri’d-Dín Sháh Qájár (1831-1896), Taqí Khán (1807-1852), al lia ekzekuto por definitive estingi la fajron de Babismo. Sekve la Báb estis pafmortigita en la korto de la kazerno de Tabrizo je la 9-a de julio 1850 (28-a de Sha'bán 1266 p.H.)

Eksteraj ligiloj redakti