Ĉiloeo

(Alidirektita el Chiloé)

La insularo de Ĉiloeo (hispane Chiloé) estas arkipelago lokita en la sudo de Ĉilio, inter la paraleloj de 41° kaj 43° de suda latitudo. Ĝi precipe enhavas grandan insulon, la Granda Insulo de Ĉiloeo, krome grandan nombron da insuloj kaj malgravaj insuletoj. La arkipelago havas areon de 9.181 km² kaj havis loĝantaron de 154.766 personoj en la jaro 2002.

Ĉiloeo
insularo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara altecom [+]
Koordinatoj42° 36′ 0″ S, 73° 57′ 0″ U (mapo)-42.6-73.95Koordinatoj: 42° 36′ 0″ S, 73° 57′ 0″ U (mapo)

Areo9 181 km² (918 100 ha) [+]
Nombro de insuloj42
Ĉefa insuloInsulo Ĉiloe
Loĝantaro180 185 [+] (2017)

Ĉiloeo (Los Lagos)
Ĉiloeo (Los Lagos)
DEC
Lokigo de Los Lagos en Ĉilio

Ĉiloeo (Pacifika oceano)
Ĉiloeo (Pacifika oceano)
DEC
Map
Ĉiloeo
Vikimedia Komunejo:  Chiloé Archipelago [+]
vdr
La insularo de Ĉiloeo

Vortdeveno redakti

Chiloé estas transformo de Chilhué, la hispana aliformado de la chillwe, vorto kiu en la mapuĉa signifas «loko de chellos». La ĉelloBrunkrona mevo (Larus maculipennis) estas blanka birdo kun nigra kapo, tre ofte videbla ĉe la strandoj kaj lagetoj de la arkipelago.

Kulturo de Ĉiloeo redakti

La kulturo de Ĉiloeo malsamas aliajn partojn de la lando pro la miksaĵo inter indiĝenaj kaj hispanaj tradicioj, kaj ankaŭ pro la originaj solvoj trovitaj por la problemoj de la insula vetero.

Ĉiloea hispana lingvo redakti

La hispana parolata en Ĉiloeo havas strangajn karakterojn pro la centoj da vortoj prenitaj el la mapuĉa en sia dialekto huilliche kaj pro la konservado de multe da hispanaj arĥaismoj, kiu jam ne estas uzataj aliloke.

Ĉiloea mitaro redakti

Ĉiloeo havas multajn karakterajn mitojn originajn de la miksaĵo inter la kreaĵoj de la unuaj loĝantoj kaj de la kunportitaj de la eŭropanoj. Inter la Ĉiloeaj mitoj elstaras la Pinkoja, la Invunĉe, la Kaleŭĉe, la Traŭko, la Fiura kaj la Kamahueto.

Arĥitekturo redakti

La arĥitekturo en Ĉiloeo estas tre karaktera. La konstruaĵoj estas faritaj el ŝindoj kaj estas levitaj per stangoj por travivi inundojn.

 
alercaj ŝindoj

Kirkoj de Ĉiloeo redakti

 
Eta kirko proksime de Chacao.

La kirkoj estis konstruitaj dum la dek-oka kaj dek-naŭa jarcento. Ĉi tiuj kirkoj elstaras pro bona konserviĝo, kvankam ili estas faritaj el ligno.

Vidu ankaŭ redakti