Kristoforo ZELLER (mortinta la 18-an de julio 1626 proksime de Linco-Urfahr) estis komandanto en la kamparanaj ribeloj en Supra Aŭstrio en la 1626-a jaro.

Tombejo de Zeller kaj Fadinger, du ribeluloj kaj luktantoj por libereco.
Kampulo militanta en la 17-a jarcento.

La gastejestro en St. Agatha (distrikto Grieskirchen) estis la bofrato de la pli konata instiginto Stefan Fadinger. Li falis dum militiro kontraŭ bavaraj trupoj kiel kapitano, komandinte truperojn en la regionoj Hausruckviertel, Mühlviertel kaj Machlandviertel. Oni enterigis lin - same kiel s-on Fadinger - en Pupping en la distrikto Eferding.

Literaturo

redakti
  • Felix Stieve, Der oberösterreichische Bauernaufstand des Jahres 1626, eldonejo Mareis, Linz 1904.
  • Dietmar Straub (red.), Der oberösterreichische Bauernkrieg 1626, ekspozicikatalogo, Linz 1976.
  • Hans Fattinger: Stefan Fadinger und Christoph Zeller. Ihre Familie und ihre Heimat, en: Oberösterreichische Heimatblätter 19/1965, pp. 49–60.