Malfermi la ĉefan menuon

Chronicon terrae Prussiae

kovrilo de ekzemplero de la libro Chronicon terrae Prussiae de 1679

Chronicon terrae Prussiae (latine, "kroniko de la landoj de Prusio") estas kroniko de la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiun la verkisto Peter von Dusburg finis en 1326. La manuskripto estas la unua grava kroniko de la monaĥa ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio, kun multaj mencioj de la najbara Grandduklando Litovio, kiu kompletiĝis proksimume 100 jarojn post la praprusa krucmilito en Baltio. Ĝi estas grava fonto por informo pri la bataloj de la armee ekspansiema kavalira ordeno kun praprusoj kaj litovoj.

La kroniko estas skribita en la latina kaj konsistas el kvar volumoj. La unua volumo priskribas la fonon de la ordeno kaj ĝiaj originaj krucmilitoj en okcidenta Azio kaj la orienta mediteranea regiono. La dua volumo rakontas kiel la ordenaj kavaliroj alvenis al Prusio, dum la tria volumo detaligas militojn kun la praprusoj kaj aliaj baltaj triboj. La kvara volumo disponigas historian kuntekston de aliaj samtempaj okazaĵoj en la mondo. La kroniko havas aldonaĵon de pliaj 20 ĉapitroj, kiuj pritraktas eventojn de 1326 ĝis 1330.

La verkaĵo estas bazita sur lokaj ordenaj analoj, kronikoj, raportoj kaj rakontoj kiujn Peter "konsideris fidindaj". Petro havis aliron al la arkivo de la ordenaj grandmajstroj en Marienburg, kaj mem atestis kelkajn eventojn.

La kroniko enhavas kelkajn etnografiajn datumojn pri la praprusoj, la indiĝena popolo konkerita de la ordeno. Ĝi enhavas multnombrajn ĉapitrojn en la stilo de religiaj vizioj kaj mirakloj, celante la glorigon de la ordena misio. La milito kontraŭ paganoj konsideriĝis sankta kaj ĉiuj kavaliroj kiuj pereas konsideriĝis havi certan lokon en la kristana ĉielo. Peter havas neniun intereson pri la interna politiko de la ordono, li ne priskribas urbojn, komercon aŭ la proceson de koloniigo. Prefere la kroniko priskribas malgrandajn elrabojn kaj bataletojn kun granda detalo. Dum liaj rakontoj de eventoj kaj bataloj estas konsiderataj fidindaj, la etnografiaj datumoj pri la praprusoj kaj aliaj baltoj supozeble estas ideologie ŝarĝitaj. Kiel pastro Peter provis instrui la leganton. La paganaj prusoj kaj litovoj estas prezentitaj kiel morala ekzemplo. Ili laŭ Peter estas piaj siamaniere, kaj la kristanoj devus honti pri sia kompare malobeema kaj peka konduto.