La Chrysler Pacifica estas kombinaŭto surmerkatigita de la usona veturilfabrikanto Chrysler de 2004 ĝis 2008. Ĝi estis la unua modelo ellaborita post la kunfandiĝo de DaimlerChrysler en 1998[1].

Chrysler Pacifica
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Chrysler
Produktata 2004-2008
Produktejo Windsor (Ontario)
Motoro kaj transmisio
Transmisio 4 aŭ 6-rapiduma aŭtomata
Pezo kaj povumo
Povumo 210 - 255 CP
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio 5-porda kombinaŭto
Dimensioj
Longeco 5 042 mm
Larĝeco 2 014 mm
Alteco 1 689 mm
vdr

La kreado de la veturilo fare de Chrysler daŭris nur 30 monatojn kaj kostis malpli ol unu miliardo da dolaroj. Ĝi estis desegnita de Eric Stoddard, kiu ankaŭ kunlaboris pri la Chrysler Crossfire. Tiu kombinaŭto de la tipo crossover estis inspirita de aliaj konceptaj aŭtomobiloj kiel la Chrysler Citadel.

Referencoj

redakti