Chrysler Crossfire

Chrysler Crossfire estas sporta aŭtomobilo surmerkatigita de la usona veturilfabrikanto Chrysler. Produktita de 2003 ĝis 2007, la modelo ekzistas en kupea kaj rodstera variantoj.

Chrysler Crossfire
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Chrysler
Produktkvanto 76 014[1]
Produktata 2003-2007
Produktejo Osnabrück (Karmann)
Dezajnisto Eric Stoddard
Motoro kaj transmisio
Motoro M112 E32 (V6)
M112 E32 ML (V6)
Transmisio 5-rapiduma aŭtomata
6-rapiduma mana
Pezo kaj povumo
Pezo 1 365 - 1 509 kg
Povumo 218 - 335 CP (160 - 246 kW)
Akcelo De 0 al 100 km/h en 5 - 6.5 sekundoj
Maksimuma rapideco 250 km/h
Averaĝa konsumo 10.4 L / 100 km
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio Duporda kupeo
Duporda rodstero
Ĉasio Ŝtala unuŝelo
Bremso Hidraŭlika kun ventolitaj diskoj antaŭe, plenaj diskoj malantaŭe
Dimensioj
Longeco 4 058 mm
Larĝeco 1 766 mm
Alteco 1 307 kaj 1 315 mm
Volumo de pakaĵujo 190 dm3
vdr

En januaro 2001, dum la Nordamerika Internacia Aŭtospektaklo de Detrojto, Chrysler malkaŝis sian novan konceptan aŭtomobilon kromnomatan « Crossfire ». Unu jaron poste, la fabrikanto prezentis la komercan version de la kupeo okaze de la Aŭtospektaklo de Los-Anĝeleso. Desegnita de Eric Stoddard, la modelo distingiĝas pro sia nekutima kaj nostalgia stilo, kiu karakterizas novan strategion de Chrysler kune kun la aliaj modeloj PT Cruiser, Pacifica kaj 300C. La Crossfire cetere estas la unua sporta aŭtomobilo kaj duseĝa kupeo kreita de Chrysler ekde la modelo TC Maserati. Ĝi celis renovigi la bonfamon de la usona firmao.

Rekta rezulto de la ĵus okazinta kunfandiĝo de Daimler-Benz kaj Chrysler, la Crossfire estis reklamita kiel « alianco de mondranga teknologio kun moderna, pasia amerika stilo ». Konstruita en la fabrikejoj de Karmann en Osnabrück (Germanio), ĝi reuzis la ĉasion de la unua versio de la SLK de Mercedes-Benz, sed ankaŭ ĝian 6-cilindran motoron de 3.2 litroj kaj 218 ĉevalpovoj, jam ekipantan la SLK 320.

Dum la kvinjara surmerkatigo de la Crossfire, pluraj novaj variantoj aperis, inkluzive de rodstero kaj de pli potenca modelo nomata SRT-6, kun povumo de 335 CP. Produktado ĉesis en decembro 2007, post la vendo de 76 014 ekzempleroj entute. Neniu modelo sukcedis ĝin.

Referencoj

redakti