La Chrysler TC by Maserati, aŭ pli simple Chrysler TC, estas aŭtomobila modelo kaj kabrioleto kreita de la itala veturilfabrikanto Maserati por la usona firmao Chrysler. Ĝi estis oficiale prezentita en 1986 okaze de la tiujara Aŭtospektaklo de Los-Anĝeleso. La TC estis surmerkatigita en 1989. Entute 7 300 ekzempleroj estis fabrikitaj en Milano (Italio), ĝis kiam la produktado ĉesis en 1990.

Chrysler TC by Maserati
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Chrysler
Maserati
Produktata 1989-1990
Pezo kaj povumo
Pezo 1 376 kg
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio Kupeo
Dimensioj
Longeco 4 465 mm
Larĝeco 1 740 mm
Alteco 1 318 mm
vdr

La modelo, rezulto de kunlaboro inter la du fabrikantoj, kombinis karoserion de Maserati kaj motoron de Chrysler.