Cicernavank (armene Ծիծեռնավանք) estas armena monaĥejo situanta en Montara Karabaĥo, ne malproksime de Tegh. La monaĥejo estis fondita en la 5-a jarcento en la iama Armena reĝlando. Ĝi konsistas el bazilika preĝejo kun pluraj ĥaĉkaroj.