Cifereca dorlotbesto

Cifereca dorlotbesto (konata ankaŭ kiel virtuala dorlotbesto, artefarita dorlotbesto,[1]aŭ dorlotbesta ŝajnigo) estas tipo de ia ludilo aŭ plej bone dirite artefarita hom-akompananto. Ili estas kutime tenitaj por akompanado aŭ ĝuado. Personoj povas havi ciferecan dorlotbeston anstataŭ realan dorlotbeston, preferinde se oni kalkulas evitadon de fizikaj problemoj (manĝo, zorgado, malpuro ktp.) dum malpreferinde se oni konsideras la mekanikigon de tia vivo.

Tamagoĉi

Ciferecaj dorlotbestoj estas distingaj en tio ke ili ne havas konkretan fizikan formon krom la aparataro kiu funkciigas ilin. Interagado kun ciferecaj dorlotbestoj povas esti celorientita aŭ ne. Se jes, tiam la uzanto devas teni ĝin viva tiom longe kiel eblas kaj ofte helpi ĝin kreski al pli disvolvigitaj formoj. Teni la dorlotbeston viva kaj kreskanta povas postuli ofte 'manĝon', zorgadon kaj ludadon kun la dorlotbesto. Se la interagado ne estas celorientita, la uzanto povas esplori la karakteron de la dorlotbesto kaj ĝui la senton konstrui rilaton kun ĝi.

Ciferecaj dorlotbestoj povas esti "ŝajnigoj de realaj animaloj, kiel ĉe la serio Petz"[1] aŭ "fantastaj kiel la Tamagoĉi".[1] Malkiel biologiaj ŝajnigoj, la dorlotbesto kutime ne reproduktiĝas.[1] Ili ĝenerale ne mortiĝas, kaj ili povas regeneriĝi.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Rollings, Andrew. (2003) Andrew Rollings and Ernest Adams on Game Design. New Riders Publishing, p. 477–487. ISBN 1-59273-001-9. Arkivigite je 2020-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-02. Alirita 2021-12-29.