Cipérez
Cipérez estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco.
Cipérez | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37216 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 242 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 6° 16′ U (mapo)40.962777777778-6.2638888888889Koordinatoj: 40° 58′ N, 6° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 768 m [+] | ||
Areo | 104,66 km² (10 466 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cipérez [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castillejo de Evans, Cipérez, Gansinos, Grandes, Huelmos, La Moralita kaj San Cristóbal de los Mochuelos, okupas totalan areon de 104,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 284 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj norde kun Peralejos de Arriba, Espadaña kaj Villar de Peralonso; oriente kun Villasdardo, Santa María de Sando kaj Sando; sude kun Garcirrey kaj El Cubo de Don Sancho kaj okcidente kun Pozos de Hinojo.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.