Cirquent
Cirquent estis germana entrepreno pri inform-teknika (IT-a) konsilado. Ĝi ekestis en 2008 el la firmaaro Softlab Group; je la 1-a de aprilo 2012 ĝi estis nomita NTT DATA Deutschland kaj enigita en la eŭropan firmaaron de NTT DATA.
Cirquent | ||
---|---|---|
Cirquent | ||
![]() | ||
Jura formo | GmbH | |
Fondita | en 1970 (kiel Softlab) | |
Sidejo | Munkeno | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Thomas Balgheim | |
Dungitoj | 1.485 (fine de 2010) | |
Spezosumo | 204 milionoj da eŭroj (2010) | |
Agokampo | Konsilado | |
Malfondita | 31-an de marto 2012 (nun NTT DATA Deutschland GmbH) | |
TTT | emea.nttdata.com/de/ | |
Cirquent ekestis el la firmaaro Softlab Group, kiu de 1992 apartenis al BMW. Per aĉeto kaj fondado de firmaoj ĝi iĝis unu el la pintaj konsilistaj firmaoj de Germanio; ĝi havis la 7-an lokon en la Lünendonk-Listo. Ekde la fino de septembro 2008 ĝi apartenis 72,9-elcente al NTT DATA, fila kompanio de japana NTT, kaj 25,1-elcente al BMW Group.
Cirquent havis sian centran sidejon en Munkeno kaj kvar pliajn sidejojn en Germanio; en Aŭstrio, Britio kaj Svislando ĝi havis filiojn. Cirquent ofertis konsiladon pri veturil-industrio, bankoj, asekuroj, telekomunikaj kaj manufakturaj entreprenoj, krome funkciigon kaj vartadon de IT-sistemoj.
Deveno de la nomo CirquentRedakti
La nomo Cirquent estas artefarita vorto derivita de la angla vortoj circle (cirklo) kaj consequent (konsekvenca). "Circle" reprezentu la tutecan komprenon de porklientaj solvoj, "consequent" la nepran kaj konsekvencan centrigon de la klientaj interesoj.
Cirquent AŭstrioRedakti
En 1982 la tiama firmao Softlab malfermis filion en Vieno kun nur kvin dungitoj. Ĝia kerna negoco estis pri la integrita program-evoluigilaro Maestro. En la 1990-aj jaroj Softlab pliparte okupiĝis pri IT-serva organizado, tiutempe tre postulata precipe de telekomunikadaj provizistoj. En 2005 la aŭstria Softlab kunfandiĝis kun la IT-konsila entrepreno Anite kaj tiel duobligis la nombron de siaj dungitoj en la konsila kaj projekta negocoj. De januaro 2007 ekzistas partnereco kun SAP. Je la 1-a de januaro 2008 Softlab ŝanĝis sian nomon al Cirquent.
Cirquent SvislandoRedakti
La svisa Cirquent AG estis memstara akcia societo, fondita en 1992 kiel Softlab AG kaj renomita Cirquent AG je la 1-a de januaro 2008. La centra sidejo de la societo estis en Opfikon-Glattbrugg ĉe Zuriko; krome ekzistis filio en Berno. Cirquent AG estis 100-elcenta fila kompanio de la germana Cirquent GmbH. Ĝi konsilis al bankoj, asekuroj, publikaj servoj kaj administracioj, energiprovizistoj kaj telekomunikaj kaj servaj entreprenoj pri kernaj bankaj solvoj, klient-administrado kaj informteknika sekureco.
Eksteraj ligilojRedakti
- Entreprena retejo (nun de NTT DATA Deutschland) Arkivigite je 2012-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Aŭstra retejo Arkivigite je 2012-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Svisa retejo Arkivigite je 2012-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejeto pri veturilindustrio Arkivigite je 2018-03-07 per la retarkivo Wayback Machine