Cisko kaj Vinjo estas la nomo de flandra serio de bildstrioj kreitaj de Willy Vandersteen [Ŭili VanderSTEN] kaj post ties morto realigitaj de sinsekve Paul Geerts [Pol Ĥerts] kaj Marc Verhaegen [Mark Verhaĥe] de Studio Vandersteen. Cisko kaj Vinjo ankaŭ estas la nomo de la du amikaj ĉefroluloj.

Cisko kaj Vinjo

emblemo

bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Willy Vandersteen, Paul Geerts
Lingvoj
Lingvo nederlanda lingvo
Eldonado
vdr
Willy Vandersteen

En la originala lingvo Cisko kaj Vinjo nomiĝas Suske kaj Wiske [Eo: suske & ŭiske; IPA: syskə & wiskə]. Estas mallongigoj de Franciscus (Francisko) kaj Louise (Ludovika). La nomoj "Cisko" kaj "Vinjo" estas do kiel ili mallongigo. En la originalaj bildstrioj la longaj nomoj malofte estas uzataj kaj tiuokaze plej ofte sarkasme.

La 19-an de oktobro 2002 Cisko kaj Vinjo estis oficiale baptitaj en la urbodomo Tienen.

En Esperanto redakti

Nur ekzistas unu albumo de Cisko kaj Vinjo en Esperanta traduko. La titolo de la unua verko estas "La brusela bubo", rakonto en sufiĉe facila Esperanto, amuza kaj agrabla por infanoj kaj por plenkreskuloj. Ĝin prizorgis la flandra Esperantoklubo de Tienen (Belgio) kunlabore kun tiu de Loveno. Distribuas ĝin Flandra Esperanto-Ligo.

En aliaj lingvoj redakti

La aventuroj de la flandraj buboj Suske kaj Wiske estas konataj en ĉiuj kontinentoj. Ekster Flandrujo ili nomiĝas Bob et Babette, Dada & Beibei, Finn og Fiffi, Willy and Wanda, Anu ja Antti, Suske und Wiske, Bobi kai Lou, Bob e Bobette, Susuka te Wisuka. Ekzistas multaj aliaj formoj.

La bildstrioj de Cisko kaj Vinjo estas ofte tradukitaj. Ekzistas ankaŭ kelkaj albumoj en flandraj kaj nederlandaj regionaj lingvoj (frisa, groninga, drenta, twenta, limburga kaj brabanta).

Kalmthout redakti

Por la urbo Kalmthout, Cisko kaj Vinjo estas veraj ambasadoroj. La iaman atelieron de Willy Vandersteen en Beauvoislaan 98 oni transformis al infana muzeo. Ĉe la stacidomo de Heide-Kalmthout oni eĉ konstruis Cisko-kaj-Vinjo-statuon. La komunumo Kalmthout ankaŭ eldonigis albumon de Cisko kaj Vinjo pri Kalmthout mem, "Het Rijmende Paard". La lasta deko da paĝoj prezentas la komunumon kaj ĝiajn eventojn.

Kineja filmo redakti

En 2001 oni anoncis ke estis planoj por Cisko-kaj-Vinjo-filmo. Oni eksurbendigis dum la somero de la jaro 2003. De Duistere Diamant - la malhela diamanto - premieris je la 18a (BE) kaj la 19a (NL) de februaro 2004. La filmon reĝisoris Rudi Van Den Bossche. La ĉefroluloj estis:

Eksteraj ligiloj redakti