Citrongorĝa barbulo

La Citrongorĝa barbulo (Eubucco richardsoni) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj kaj membroj de la grupo de Sudamerikaj barbuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citrongorĝa barbulo
Citrongorĝa barbulo
Citrongorĝa barbulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Eubucco
Specio: E. richardsoni
Eubucco richardsoni
(Gray, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej rimarkinda karaktero de la specio estas la flavaj gorĝo kaj supra ŝultro (kio nomigas la specion) kio nuancas al bruna kaj ruĝa pli sube (mentono estas bruneca). La ventro estas verdeca. La kapo estas nigra kun malhelaj grenatkoloraj nuancoj aŭ eĉ al ruĝo. La nuko montras horizontale bluan larĝan strion. La dorso estas grizverdeca, plei hela supre kaj malhela sube. La beko estas flava sufiĉe kontrasta kun la najbaraj ĉu ruĝecaj ĉu malhelaj partoj.

Tiu ĉi specio montras ekzemplon de seksa duformismo, nome la ino estas pli senkolora, ja kun flava supra brusto, sed sen tiom markitaj malsupra brusto, kapo aŭ nuko.

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj ĝis 900 m de altitudo super marnivelo.

Li estas ĉirkaŭ 15 cm longa kaj ĉirkaŭ 31 g peza.

Li manĝas ĉefe artropodojn (insektojn, araneojn kaj aliajn senvertebrulojn). Tiu ĉi specio serĉas siajn predojn inter la seka foliaro restanta en la branĉaro.

Oni agnoskas ĝis 4 subspeciojn:[1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Lepage D., Eubucco richardsoni[rompita ligilo]. Monda listo de birdoj. Avibase. [Rigardo la 28an de septembro 2011].