City-turdomego
La City-turdomego (germane City-Hochhaus) estas fama multetaĝa domo en Lepsiko, Germanio, situante proksime de Augustus-placo.
City-turdomego | |||
---|---|---|---|
nubskrapulo turdomo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Hermann Henselmann vd | ||
Estiĝo | 1972 | ||
Malfermo | 1973 | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Leipzig | ||
Adreso | Augustusplatz 9 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 20′ 15″ N, 12° 22′ 46″ O (mapo)51.337512.379444444444Koordinatoj: 51° 20′ 15″ N, 12° 22′ 46″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Merrill Lynch vd | ||
Priskribo
redaktiLa turdomego konstruitis inter 1968-72 laŭ la planoj de la arkitekto Hermann Henselmann kaj iam estis parto de la universitato. Ĝi estas 142 m alta kaj ekde la jaro 2000 monumentprotektitaĵo.
La nova, duetaĝa nigra alkonstruaĵo (2001, fare de Peter Kulka) gastigas provsalonojn por la Sinfonia orkestro kaj la Radia kaj infana koruso de MDR kaj estas unita per 23 m longa ponto kun la koncertejo Gewandhaus. En la 29-a etaĝo estas restoracio, en la 31-a aperta platformo, de kie oni havas ravan belvidon super Lepsikon kaj longen en la ĉirkaŭaĵojn.
Fonto
redaktiMundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 58
Eksteraj ligiloj
redakti- Hejmpaĝo de la domego Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- City-turdomego ĉe "Structurae"
- Informoj ĉe archinform.net